Deklaracio de Interreta Libereco

Antaŭparolo

Ni kredas ke libera kaj malferma interreto povas alporti pli bonan mondon. Por teni interreton libera kaj malferma, ni alvokas ĉiujn komunumojn, industriojn kaj landojn agnoski ĉi tiujn principojn. Ni kredas ke ili helpos la estiĝon de pli da kreemo, pli da novigo kaj pli malfermajn sociojn.

Ni aliĝas al internacia movado por defendi nian liberecon ĉar ni kredas ke indas lukti por ĝi.

Ni priparolu ĉi tiujn principojn (konsentu aŭ ne kun ili, debatu ilin, traduku ilin, alproprigu ilin al vi kaj plivastigu la diskutadon al via komunumo) kiel nur interreto ebligas.

Kuniĝu kun ni por teni interreton libera kaj malferma.

Deklaro

Ni defendas liberan kaj malferman interreton.

Ni subtenas travideblajn kaj partopren-ebligajn procedurojn por redakti interretajn gvidliniojn, kaj la starigon de kvin bazaj principoj:

Esprimo:

Ne cenzuru interreton.

Aliro:

Antaŭenpuŝu universalan aliron al rapidaj kaj disponeblaj retoj.

Malfermeco:

Tenu interreton kiel malferman reton kie ĉiu estas libera por konekti, komuniki, skribi, legi, spekti, paroli, aŭskulti, lerni, krei kaj novigadi.

Novigado:

Protektu la liberecon senpermese novigadi kaj kreadi. Ne baru novajn teknologiojn kaj ne punu novigemulojn pro iliaj agoj kiel uzantoj.

Privateco:

Gardu privatecon kaj defendu la kapablon de unuopuloj regi kiel oni uzas liajn/ŝiajn datumojn kaj aparatojn.

.

.

.

Ĉi tiu deklaracio estis kopiita el internetdeclaration.org (arkivita en web.archive.org), kion skribis en jaro 2012. Krom tio, estas alia deklaracio, kiu vastigas la originalan deklaracion por emfazi la procezon de teknologia evoluo ol la fina rezulto. Ankaŭ estas Deklaracio de la Sendependo de Ciberspaco, kiu estas skribita de John Perry Barlow.

reiras al la ĉefretpaĝo