Konvencioj kaj Manifestoj de Feminismo

Kio Estas Feminismo?

Simple, feminismo estas la kredo je socia, ekonomia, kaj politika egaleco de la seksoj (Elinor Burkett, arkivaĵo). Ĝi temas pri ĉiuj genroj (sociaj seksoj) havi egalajn rajtojn kaj ŝancojn (IWDA, arkivaĵo). Tiu ĉi movado nomiĝas "feminismo" (el "femino" aŭ 'ino') ĉar ĝi estis komence soci-politika movado por atingi egalecon de genro por inoj, sed ĝi fariĝis movado por atingi egalecon por ĉiuj homoj, sendepende de genro (Lynn Varacalli Cavanaugh, arkivaĵo). Oni povas pensi ke ĝi estas kiel disvolvaĵo el egalismo, kiu fokusiĝas pri egaleco de genroj. Multaj homoj havas diversajn interpretojn de feminismo kaj skribis iliajn artikolojn kaj manifestojn pri ĝi. Jen estas nur kelkaj el tiuj skribaĵoj kaj oni devas legi aliajn fontojn.

Kial Ni Ĉiuj Estu Feministoj

Feministo estas iu, kiu kredas egalajn rajtojn por ĉiuj genroj; ĝi ne temas pri malami virojn kaj ĝi ne temas pri virinoj esti pli bonaj ol viroj (IWDA). Iuj eble pensas ke egaleco ne eblas ĉar viroj kaj virinoj estas fizike malsamaj, sed tio estas falsa; egaleco ne estas sameco kaj ĉiuj devas havi egalajn rajtojn kaj egalajn alirojn al ŝancoj, sendepende de fizikaj malsamoj (Kathy Caprino, arkivaĵo). Feminismo postulas destrui la genran hierarkion (Swati Shukla, arkivaĵo). Virinoj, viroj, kaj ĉiuj estos pli feliĉaj ĉar ili estas veraj al si, senlime de genra hierarkio, senlime de tradiciaj genro-roloj.

.

.

.

Konvencio pri Forigo de ĉiu Diskriminacia Formo kontraŭ Virinoj

Tiu konvencio estis skribata de ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1979. Ĝi estas baziĝas sur la UDHR, precipe por seksa egaleco. Ĝi ankoraŭ ne estis tradukita al Esperanto, sed vi povas legi la anglan version en ĉi tiu retejo. Tie ĉi mi nur skribos la resumon de tiu konvencio. Tio ĉi ne povas anstataŭigi la aktualan konvencion. Bonvolu legi la kompletan tekston.

Parto I (Artikolo 1-6)

Artikolo 1 difinas ke discriminacio kontraŭ virinoj estas ĉiuj distingo, ekskludo, aŭ limigo faritaj surbaze de sekso, kies efiko aŭ celo estas malhelpi aŭ nuligi la agnoskon, ĝuon, aŭ ekzercadon de virinoj, sendepende de ilia geedza statuso, surbaze de egaleco de viroj kaj virinoj, de homaj rajtoj kaj fundamentajn liberecojn en la politika, ekonomia, socia, kultura, civila, aŭ ajna alia kampoj.

Artikolo 2 devigas ke ŝtatajn partiojn, kiuj ratifas la konvencion, deklaru intencon enmeti seksan egalecon en sian enlandan leĝaron, nuligi ĉiujn diskriminaciajn dispoziciojn en siaj leĝoj, kaj proklami novajn dispoziciojn por protekti kontraŭ diskriminacio kontraŭ virinoj. Kiuj ŝtatoj ankaŭ devas starigi tribunalojn kaj publikajn instituciojn por garantii al virinoj efikan protekton kontraŭ diskriminacio.

Artikolo 3 postulas ŝtatajn partiojn garantii bazajn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn al virinoj laŭ egaleco kun viroj, per la politikaj, sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj kampoj.

Artikolo 4 asertas ke adopti specialajn agadojn, por akceli egalecon inter viroj kaj virinoj, ne estu konsiderataj, kiel diskriminacion. Speciala protekto por patrineco ankaŭ ne estas konsiderata, kiel seksa diskriminacio.

Artikolo 5 postulas ke ŝtatajn partiojn devas fari agadojn por forigi antaŭjuĝojn kaj kutimojn, kiuj estas bazitaj laŭ la ideo de malsupereco aŭ supereco de unu sekso aŭ laŭ stereotipa rolo por viroj kaj virinoj. Kiuj ŝtatoj ankaŭ devas agnoski la komunan respondecon de viroj kaj virinoj en la keskigado kaj disvolviĝo de iliaj infanoj.

Artikolo 6 devigas ke ŝtataj partioj prenu ĉiujn taŭgajn agadojn, inkluzive de leĝaro, por subpremi ĉiujn formojn de kontrabandado de virinoj kaj de ekspluatado de prostituado de virinoj.

Parto II (Artikolo 7-9)

Artikolo 7 garantias virinan egalecon en politika kaj publika vivoj kun fokuso pri egaleco en voĉdonado, partopreno en registaro, kaj partopreno en neregistaraj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj koncernas publikan kaj politikan vivojn en la lando.

Artikolo 8 devigas ke ŝtataj partioj garantiu egalan ŝancon de virinoj por reprezenti sian registaron sur la internacia nivelo kaj partopreni en la laboro de internaciaj organizaĵoj

Artikolo 9 devigas ke ŝtataj partioj donu al virinoj egalajn rajtojn kun viroj por akiri, ŝanĝi, aŭ konservi sian naciecon kaj egalajn rajtojn koncerne la naciecon de siaj infanoj.

Parto III (Artikolo 10-14

Artikolo 10 postulas egalan ŝancon en edukado por virinaj studentoj kaj kuraĝigas kunedukadon, egalan aliron al atletiko, stipendiojn, kaj mondonacojn. Ĝi ankaŭ devigas redukton de forlaso de virinaj studentoj.

Artikolo 11 asertas ke laborada rajto por virinoj estas nealirebla rajto de ĉiuj homoj. Ĝi postulas egalan salajron por egala laboro, rajton je socia sekureco, je pagita forpermeso kaj pagita patrineca forpermeso, kun salajro aŭ kompareblaj sociaj avantaĝoj, sen perdo de iama dungado, maljuneco, aŭ socia gratifiko. Maldungo, pro patrineco, pro gravedeco, aŭ pro geedzeca statuso, estas malpermesita kun sankcio.

Artikolo 12 devigas ke ŝtataj partioj faru ĉiujn taŭgajn agadojn por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj en la kampo de sanservo por certigi aliron al sanzorgaj servoj, inkluzive servoj, kiuj estas rilataj al familia planado.

Artikolo 13 garantias egalecon al virinoj en ekonomia kaj socia vivoj, precipe koncerne rajto je familiaj avantaĝoj; rajto je bankaj pruntoj, hipotekoj, kaj aliaj formoj de financa kredito; kaj rajto partopreni en distraj agadoj, sportoj, kaj ĉiuj aspektoj de kultura vivo.

Artikolo 14 garantias protekti kamparajn virinojn kaj iliajn specialajn problemojn por certigi rajton de virinoj partopreni evoluajn programojn, havi aliron al taŭgaj sanaj instalaĵoj por prizorgo, partopreni ĉiujn komunumajn agadojn, havi aliron al agrikultura kredito, kaj ĝui taŭgajn vivkondiĉojn.

Parto IV (Artikolo 15-16)

Artikolo 15 postulas ke ŝtataj partioj garantiu virinan egalecon kun viroj antaŭ la leĝo, inkluzive de jura kapablo identa al tiu de viroj, samaj rajtoj koncerne la leĝon de movadon, kaj la liberecon por elekti sian loĝejon kaj domon.

Artikolo 16 malpermesas diskriminacion kontraŭ virinoj en ĉiuj aferoj, kiuj rilatas geedzecon kaj familiajn rilatojn. Interalie, ĝi donas al viroj kaj virinoj la saman rajton geedziĝi, la saman rajton pri libere elekti edzinon, la samajn rajtojn kaj devojn dum geedzeco kaj ĉe geedzeca malfondo, la samajn rajtojn kaj devojn kiel gepatroj, la samajn rajtojn pri decidi libere kaj responde pri la nombro kaj interspacigo de iliaj infanoj, la samajn personajn rajtojn kiel edzo kaj edzino (inkluzive de la rajto elekti familian nomon, profesion, kaj okupon), la samajn rajtojn por ambaŭ geedzoj pri la posedo, akiro, administrado, administrado, ĝuo, kaj dispozicio de posedaĵo, ĉu senkoste ĉu por valora konsidero

Parto V (Artikolo 17-22)

Parto V temas la komitato kaj raporta proceduro, ekzemple la hierarkia strukturo, reguloj kaj regularoj, rilato inter nacia kaj internacia leĝaro, kaj devigo de ŝtatoj.

Parto VI (Artikolo 23-30)

Parto VI temas la efikoj de la Konvencio, devontigo de la ŝtatoj, kaj administrado.

.

.

.

La 15 Sugestoj

En la libro Dear Ijeawele, Chimamanda Ngozi Adichie skribis feministan manifeston en dek kvin sugestoj. La strukturo de la libro kaj la sugestoj similas leteron, kiun ŝi sendis al Ijeawele pri kreskigi ŝian filinon, Chizalum. Jen mi provos rerakonti ŝiajn 15 sugestojn per miaj vortoj. Mi konsilas ke oni ankaŭ komplete legu ŝian libron ĉar ĝi havas tre bonajn rakontojn.

1. Estu plena persono.

Vi estu plena persono. Gepatreco estas tre bona, sed ne lasu ĝin sole difini vin. Se vi amas vian faradon, se vi fieras pri via laboro, ĝi estas bona. Ekzemple, vi povas labori kaj fariĝi patrino. Tioj ne estas reciproke ekskluzivaj.

2. Faru kune.

Gepatroj havas egalan rolon pri kreskigi sian infanon kune. Zorgada rolo estas respondeco de ĉiuj gepatroj, sendepende de genro/sekso. Ĝi ne estas nur la rolo de la patrino. Ekzemple, la patro ankaŭ havas respondecon pri banigi la bebon.

3. Instruu al ŝi ke genraj roloj aŭ seksaj roloj estas absolute sensencaj.

Ne diru onin fari ion pro nur sia sekso/genro. Ekzemple, ne diru al ŝi, ke ŝi devas sidi kaj fari, "kiel virino". Ne diru, ke kuirado estas virina laboro. Kuirado kaj aliaj hejmaj laboroj estas gravaj lertecoj, kiujn ĉiuj devas lerni. Ne diru al li, ke li ne devas montri emociojn, "kiel viro". Montri emociojn estas grava kaj sana por ĉiuj. Profesioj, ludiloj, kaj koloroj ankaŭ estas genro-neŭtralaj. Instruu al geknaboj, ke ili povas ekzemple surhavi rozkoloran aŭ verdan veston, surhavi jupon aŭ pantalonon, ludi aŭto-ludilon aŭ pupon, kaj fariĝi mekanikistoj aŭ mododezajnistoj, sendepende de genro/sekso.

4. Gardu vin pri "malpeza feminismo".

"Malpeza feminismo" metas virinojn en la "duan lokon". Adichie klarigis, ke ĝi uzas frazojn, ekzample "li estas la kapo kaj ŝi estas kolo," "ŝi kondukas de malantaŭe," aŭ "li veturas kaj ŝi estas sur la antaŭa seĝo". Malpezaj feministoj diras ke virino povas fari ion ajn se ŝia edzo permesas, sed ne inverse. Rifuzu malpezan feminismon.

5. Instruu al Chizalum legi.

Legu librojn kaj instruu al geknaboj legi librojn. Ni povas lerni multajn iojn per legi librojn. Legado sciigas nin pri diversaj informoj kaj farigas nin demandi pri ioj. Ne nur legu lernejajn librojn, sed ankaŭ legu romanojn, aŭtobiografiojn, historiojn, kaj aliajn topikojn.

6. Instruu al ŝi demandi pri lingvo.

Ekzistas antaŭjuĝoj kaj supozoj en la lingvo kaj vortoj, kiujn ni diras. Kial ni kritikas virinon, kiu faras ion; sed ni ne kritikas viron, kiu faras la saman ion? Kial kelkaj iuj diras, "se ŝi estus mia edzino/filino/fratino...," kiam ili diras pri viktimoj de seksperforto; sed ili ne diras tiajn iojn kiam la viktimo estas viro? Kial ni uzas laŭdoj kavalirecaj, kiuj supozas ke virino estas malforta?

7. Ne parolu pri geedzeco, kiel atingo.

Geedzeco ne estas atingo. Geedzeco eblas feliĉa aŭ ne feliĉa, ĝi estas komplika. Ne instruu al knabinoj ke ili devos edziĝi. Instruu al ili ke edziĝo estas elekto. Iuj ajn povas edziĝi se ili volas, se ili amas unu la alian, sen devigo. Vi povas edziĝi aŭ ne edziĝi en via vivo laŭ via deziro. Geedzeco sole ne difinas vin. Kelkaj personoj havas tradicion ŝanĝi sian nomon post edziĝo; nur la persono, kiu havas la nomon, rajtas konservi aŭ ŝanĝi sian nomon.

8. Instruu al ŝi malakcepti ŝateblecon.

Vi ne devas fariĝi ŝatebla. Vi nur devas fariĝi via plena memo, kiu estas honesta kaj bonkora kaj scias vian memvaloron. Instruu ĝin al geknaboj. Ne diru al knabinoj ke ili silentu kaj obeu. Instruu al ili diri siajn honestajn opiniojn. Instruu, ke ni devas fari bonkore kaj respekti aliojn, sed ankaŭ petu al alioj fari bonkore kaj respekti nin.

9. Donu al Chizalum senton de identeco.

Instruu al geknaboj pri viaj kulturoj, tradicioj, kaj fieraj heredaĵoj. Instruu ke ni devas konservi niajn kulturojn, kiuj estas bela, kaj malakcepti niajn kulturojn, kiuj estas malbela. Ekzemple, konservu la kulturon pri laborema kutimo kaj malakceptu la kulturon pri virino ne povi fariĝi estro. Instruu ankaŭ pri privilegio kaj malegalecoj en la mundo. Instruu ke ni devas respekti kaj doni dignon al ĉiuj, ekzemple saluti purigistojn, zorgistojn, pordistojn, hejmlaboristojn, kaj ŝoforojn.

10. Atentu kiel vi parolas pri ŝi kaj ŝia aspekto.

Kuraĝigu al geknaboj fari sportojn kaj fizikajn agadojn, ekzemple, kurado, naĝado, kaj aliaj agadoj. Permesu al ili surmeti ŝminkon se ili volas kaj ne devigu ilin se ili ne volas. Ne ligu aspekton kun moraleco. Ne diru ke mallonga jupo estas malmorala. Montru ĉiajn diversajn konseptojn de belo. Revuoj ofte montras nur modelojn kun blanka haŭto kaj alta svelta korpo; montru ankaŭ ke ne-blankaj, malaltaj, kaj ne-sveltaj personoj estas belaj.

11. Instruu al ŝi demandi pri tiel, kiel nia kulturo selektive uzas biologion por pravigi sociajn normojn.

Ni ofte parivigas masklan privilegion per biologio, ekzemple fizika forteco. Jes, generale viro estas fizike pli forta. Tamen, se ni dependas biologio, familia nomo devus nur el la patrino ĉar kiam la bebo naskiĝas, ni certas pri kiu estas la patrino, sed ni ne povas certi pri kiu estas la patro. Biologio estas interesa scienco, sed ne uzu ĝin por pravigi sociajn normojn. Sociaj normoj estas faritaj de homoj kaj ni povas ŝanĝi ĝin.

12. Parolu kun ŝi pri sekso kaj komencu frue.

Instruu al geknaboj pri sekso honeste kaj klare. Uzu realajn vortojn, uzu biologiajn vortojn, ekzemple peniso kaj vagino, kiam parolu pri ĝi. Instruu ke sekso ne estas nur reprodukto. Instruu ke sekso estas ankaŭ bela afero. Krom la fizikaj konsekvencoj, parolu ankaŭ pri la emociaj konsekvencoj. Diru, "Via korpo estas sola via. Vi ne devas fari ion se vi ne volas. Vi povas malakcepti. Vi povas diri 'ne'." Ne ligu seksecon kun honto. Ne ligu nudecon kun honto, virinoj ne bezonas kovri sin por "protekti" virojn. Ne ligu korpon kun honto. Ne fokusu virgecon, ne ligu ĝin kun memvaloro.

13. Enamiĝo okazos do donu subtenon.

Instruu al geknaboj pri amo. Instruu ke ami estas doni sin emocie, sed ankaŭ ricevi. Iu ajn povas proponi kaj konfesi ilian amon. Instruu ke en sana rilato, provizi ne estas nur la tasko de la viro, ĝi estas la tasko de iu ajn, kiu povas provizi.

14. Kiam vi instruas al ŝi pri subpremado, ne farigu la subpremitulojn en sanktulojn.

Personoj ne devas esti sanktaj kaj perfektaj por vi doni al ili dignon. Malbonkoraj kaj malhonestaj personoj estas ankaŭ homoj. Virinoj ne devas esti bonkoraj por havi homajn rajtojn. Virino, kiu diras ke ŝi ne estas feministo, ne senkreditigas feminismon. Tio montras ke patriarkeco ekradikiĝis. Ekzistas bonaj kaj malbonaj viroj, ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj virinoj. Ne ĉiuj virinoj estas feministoj, kiel ne ĉiuj viroj estas misoginistoj.

15. Instruu al ŝi pri malsameco.

Malsameco kaj diverseco estas oridinaraj, normalaj, kaj oftaj. Personoj marŝas malsamajn vojojn kaj vivas malsamajn vivojn. Kelkaj personoj estas samseksemaj, malsamsesemaj, ambaŭseksemaj, aŭ aliaj. Kelkaj personoj aspektas malsamaj al aliaj. Kelkaj personoj estas transgenrulaj. Kelkaj personoj kredas je malsamaj religioj. Kaj religioj kaj sciencoj havas spacon por tioj, kiujn ni ne scias. Ni povas pacas kun tioj. Tiel longe, kiel tiuj vojoj ne damaĝas aliajn personojn, tioj estas validaj vojoj, kiujn ni devas respekti. Ĉi tio ne temas pri estu ne juĝema aŭ ne diru opiniojn. Ĉi tio temas pri havi opiniojn el lokoj, kiuj estas edukitaj, homaj, kaj ampleksaj.

.

.

.

reiras al la ĉefretpaĝo