Rekomendoj

Vizitu

Spektu

Aŭskultu

Legu

Spektu la Videojn de Ĉi Tiuj Personoj en Youtube

 Kurzgesagt

La teamo de Kurzgesagt faras sciencajn viglajn videojn, kiuj temas aferojn, kiel la tutvarmiĝo, la mirindaĵoj de la kosmo, aŭ la homa menso.

 ContraPoints

En ContraPoints, Natalie Wynn diskutas pri socialaj aferoj, kiel kapitalismo, honto, marksismo, belo, kaj genroj. Ŝi ankaŭ havas retejon por siaj eseoj.

 Philosophy Tube

Laŭ la nomo, ĉi tie Abigail Thorn diskustas diversajn filozofiojn kaj ideologiojn, sed ankaŭ mensan sanon kaj videoludojn.

 jan Misali

Mitch Halley, kiu ankaŭ nomiĝas HBMmaster aŭ Conlang Critic, faras videajn recenzojn pri planlingvoj kaj kelkajn muzikojn. Li konigis min al Toki Pona.

 Lindsay Ellis

Lindsay estas videoeseisto, kiu faras videajn recenzojn pri filmoj kaj libroj. Krom la ĉefa kanalo, Ŝi estas ankaŭ gastigas en It's Lit de Storied, kie ŝi kaj Princess Weekes diskustas ikonecajn kaj interesajn librojn.

 CGP Grey

La videoj de Grey temas pri diversaj aferoj. Iam li vizitis forlasitan militan instalaĵon. Iam li parolas pri voĉdonaj sistemoj aŭ planetoj aŭ plantoj! La hazardaj topikoj estas lia ĉarmo.

 Vlogbrothers

Vlogbrothers estas la kanalo de Hank kaj John Green. Ili estas du el la fondintoj de DFTBA kaj Nerdfighteria movado. Ili ankaŭ komencis la kanalojn Scishow (scienca kanalo), Crashcourse (lernada kanalo), kaj tiel plu!

 3Blue1Brown

Ĉi tie Grant Sanderson faras tre belajn viglajn videojn por instrui matematikajn konceptojn, kiel infinitezima kalkulo kaj probablo, intuicie facile. Li ankaŭ havas retejon.

 Numberphile

Brady Haran kun la suporto de matematikistoj de MSRI, kiel James Grimes, Hannah Fry, kaj Matt Parker, donas al ni interesajn faktojn pri nombroj feliĉe.

 Vsauce

Ĉi tie Michael Stevens faras videojn por esplori strangajn topikojn. Ajna demando, ĉu ĝi temas pri fiziko, geometrio, la universo, lingvo, aŭ aliaj, eblas fariĝi topiko.

reiras al la ĉefretpaĝo