Tiparoj

Ŝatataj Tiparoj

Stiloj de Tiparoj

Specialaj Literoj

Tiparoj Uzataj por Mia Retejo

Alata

Alata estas senserifa tiparo, kiun Spyros Zevelakis kaj Eben Sorkin kreis. Ĝin mi ofte uzas por titoloj. Mi elektis ĝin ĉar ĝi ŝajnas pura tiparo. Ĝi havas geometriajn literojn, unu-etaĝan minusklan “a” literon, kaj unu-etaĝan minusklan “g” literon, kaj majusklajn numeralojn “0123456789,” kiel modernaj komputiloj. Ĝi memorigas min pri la tiparo Futura, sed Alata estas senpaga pro la Malferma Tipara Permesilo de SIL. Ĉi tiu tiparo devas montri bele la literojn Ĉĉ, Ĝĝ, Ĥĥ, Ĵĵ, Ŝŝ, kaj Ŭŭ. Ankaŭ ekzistas aliaj tiparoj, kiuj similas al Alata; vi povas rigardi tiujn tiparojn ĉi tie

Buenard

Buenard estas serifa tiparo, kiun FontFuror kreis. Ĝin mi ofte uzas por teksoj. Mi elektis ĝin ĉar ĝi ŝajnas bela tiparo. Ĝi havas klasikajn Romajn literojn, du-etaĝan minusklan “a” literon, du-etaĝan minusklan “g” literon, kaj minusklajn numeralojn “0123456789,” kiel antikvaj libroj. Ni povas uzi ĝin senpage pro la Malferma Tipara Permesilo de SIL. Ĉi tiu tiparo devas montri bele la literojn Ĉĉ, Ĝĝ, Ĥĥ, Ĵĵ, Ŝŝ, kaj Ŭŭ. Ankaŭ ekzistas aliaj tiparoj, kiuj similas al Buenard; vi povas rigardi tiujn tiparojn ĉi tie

linja pona

linja pona li sitelen-pona pi ilo sona pi jan [_suno _ale _musi _esun]. mi sitelen e toki-pona kepeken ona. ona li pona lukin li jo e sitelen-pona e sitelen [_lawa _ale _tawa _ijo _nasin]. sitelen [_lawa _ale _tawa _ijo _nasin] ona li lili pona sin li jo e sitelen lili “a” pi sin ala e sitelen lili “g” pi sin ala e sitelen nanpa suli “0123456789” sama sitelen nanpa sin. ona li lon anpa lawa pi ma ale pi nimi pi jan pali pi musi ale pi nanpa 4.0. tan ni la mi ale ken kepeken ona kepeken mani ala. taso ona li jo ala e sitelen [_esun _pana _esun _linja _ale _nasin _tawa _olin].

Tiparoj Uzataj por Ajna Lingvo

Noto de Google

Noto estas tipara familio, kiun Google kreis por suporti la tutan Unikodon. La nomo Noto estas el no tofu, ‘ne tofuo,’ ĉar ofte komputilo montras kvarlaterojn, kiuj similas tofuon, por nesuportataj literoj. En 2017 Septembro 19-a, ĝi estas en la tria fazo kaj suportas ĉiuj 93 skribsistemoj de la mundo en Unikodo 6.0 kun 64,000 literoj. Tamen, de 2020 Marton ekzistas 143,859 literoj en Unikodo 13.0. Ĉi tiu tiparo havas la Malferman Tiparan Permesilon de SIL do ĉiuj povas uzi, modifi, kaj distribui ĝin libere senpage.

Tiparoj de Adobe

Adobe ankaŭ kreis tiparan familion, kiu povas suporti multajn skribsistemojn. Aktuale, Adobe kaj Google kunlaboris por krei la tiparon de ĈJK (Ĉinio, Japanio, & Koreo). Tamen, ĝi havas nur ses tiparojn. Baze estas du tiparoj: la Latinaj alfabetoj kaj la ĈJK-aj literoj. Ambaŭ tiparoj havas serifajn, senserifajn, kaj kodajn aŭ egalpaŝajn tipojn. Ĉi tiuj tiparoj havas la Malferman Tiparan Permesilon de SIL do ni povas uvi ĝin libere.

GNU Unifont

La GNU Unifont suportas la tutan Unikodon 13.0 kaj kelkajn planskibsistemojn de Michael Everson. Ĝi eldoniĝis sub la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU do ni rajtas libere uzi, kopii, kaj ŝanĝi ĝin, sed ni ne rajtas krei novajn malliberajn derivaĵojn el ĝi. Tamen, ĉi tiu tiparo estas egalpaŝa, kiel malnovaj komputiloj do ĝi ne povas montri kompleksajn kombinaĵojn de literoj, kiel Devanagariaj kaj Arabaj skribsistemoj bele. Ni uzu ĝin se ni ne havas aliajn elektojn.

Tiparoj Belaj Aliaj

Tiparoj Uzataj por Ĉefaj Skribsistemoj de la Mundo

Nur 36% de la homoj en la Tero uzas la Latinan alfabeton (aŭ ĝiajn variadojn). Ni ankaŭ uzas la Ĉinajn, Devanagariajn, Arabajn, Cirilajn, Dravidajn, kaj aliajn skribsistemojn. Ĉi tie mi montros la 36 ĉefajn skribsistemojn, kiujn homoj uzas en la mundo, per la tri Unikodaj tiparoj.

Tiparoj Uzataj por 8-Bitaj Videoludoj

Malnovaj videoludoj nur povis uzi 8-bitajn tiparojn. Ĉi tiuj tiparoj estis egalpaŝaj kaj havis nur 8×8 gridspacon. Kvankam ni jam havas pli bonajn tiparojn, la 8-bitaj tiparoj estas ankoraŭ ĉarmaj. Ĉi tie mi rekreis kelkajn tiajn tiparojn por rastrumaj artoj.

Tiparoj Gravaj Historie

reiras al la ĉefretpaĝo