Geometria Konstruado
Konstruado per Faldado
Aksiomoj de Huzita–Hatori
- El du apartaj punktoj, ekzistas unika faldo, kiu iras tra la du punktoj.
- El du apartaj punktoj, ekzistas unika faldo, kiu metas la du punktojn sur unu la alian.
- El du linioj, ekzistas faldo, kiu metas la du liniojn sur unu la alian.
- El unu linio kaj unu punkto, ekzistas unika faldo, kiu estas orta al la linio kaj iras tra la punkto.
- El unu linio kaj du punktoj, ekzistas faldo, kiu metas unu punkton sur la linio kaj iras tra la alia punkto.
- El du linioj kaj du punktoj, ekzistas faldo, kiu metas unu punkton sur unu linion kaj la alian punkton sur la alian linion.
- El du linioj kaj unu punkto, ekzistas faldo, kiu estas orta al unu linio kaj metas la punkton sur la alian linion.
- El unu linio, ekzistas faldo, kiu iras laŭ la linio.