Geometria Konstruado

Klasika Konstruado

Konstruado per Faldado

La Simbolo

La Simbolo de Rèkagotik

Metodo de Konstruado

Oni povas konstrui ĉi tiu simbolo per liniilo kaj cirkelo. Ĝi similas al la konstruado de la Japanaj familisimboloj (家紋 kamon).

  1. Desegnu tre longan rektan linion.
  2. Desegnu cirklon kun ia ajn radio (ekz. 1 mezurunuo) kaj ĝia centro estas sur la linio.
  3. La unua cirklo kaj la unua linio intersekcas ĉe du punktoj. Sur ĉiu el la du punktoj, desegnu cirklon, kies radio estas egala al la unua cirklo kaj centro estas sur tiu punkto (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas du pliajn cirklojn, do nun entute estas tri cirkloj sur la rekta linio, kiuj aspektas kiel interplektantaj ĉenoj).
  4. La unua cirklo kaj la dua cirklo intersekcas ĉe du punktoj; la unua cirklo kaj la tria cirklo ankaŭ intersekcas ĉe du punktoj. Sur ĉiu el la kvar punktoj, desegnu cirklon, kies radio estas egala al la unua criklo (1 mezurunuon) kaj centro estas sur tiu punkto (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas kvar pliajn cirklojn; do nun entute estas sep cirkloj, kiuj aspektas kiel interplektantaj ĉenoj: unu en la mezo kaj ses ĉirkaŭ ĝi).
  5. Desegnu alian rektan linion, perpendikle al la unua rekta linio, komencante de la centro de la unua cirklo ĝis intersekco de du cirkloj (kie la kvara cirklo kaj la kvina cirklo intersekcas aŭ kie la sesa cirklo kaj la sepa cirklo intersekcas; en ĉi tiu paŝo, oni desegnas novan linion, kiu longus √3 mezurunuojn; do nun entute estas du linioj).
  6. Duonu la dua linion per ĉi tiu metodo: nomigu unu eksteremon de la linio "punkto A" kaj la alian ekstermon "punkto B"; desegnu cirklon, kies radio longas egalan al la linio, kun centro sur punkto A; desegnu alian cirklon, kies radio longas egalan al la linio, kun centro sur punkto B; la du cirkloj intersekcas sur du punktoj; desegnu linion tra lan intersekcoj; la nova linio duonus la komencan linion (do nun la linio longus ½ × √3 mezurunuojn); marku la duonan punkton kaj viŝu ĉiujn aliajn desegnaĵojn en ĉi tiu paŝo.
  7. Desegnu cirklon, kies radio estas egala al la duono de la dua rekta linio (la radio longus ½ × √3 mezurunuojn) kaj centro estas sama kiel la unua cirklo (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas unu plian cirklon; do nun entute estas ok cirkloj).
  8. La oka cirklo kaj la dua cirklo intersekcas ĉe du punktoj; la oka cirklo kaj la tria cirklo ankaŭ intersekcas ĉe du punktoj. Sur ĉiu el la kvar punktoj, desegnu cirklon, kies radio estas egala al la unua cirklo (1 mezurunuon) kaj centro estas sur tiu punkto (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas kvar pliajn cirklojn, do nun entute estas dek-du cirkloj).
  9. La unua cirklo kaj la unua linio intersekcas ĉe du punktoj. Sur ĉiu el la du punktoj, desegnu linion perpendikle al la unua linio (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas du liniojn; do nun entute estas kvar liniojn).
  10. Krom tiuj sur la unua linio, la tria linio intersekcas kun la naŭa cirklo ĉe unu punkto kaj kun la deka cirklo ĉe unu alia punkto; la kvara linio ankaŭ intersekcas kun la dek-unua cirklo ĉe unu punkto kaj kun la dek-dua cirklo ĉe unu alia punkto. Sur ĉiu el la kvar punktoj, desegnu cirklon, kies radio estas egala al la unua criklo (1 mezurunuon) kaj centro estas sur tiu punkto, tanĝante al la dua linio (en ĉi tiu paŝo, oni desegnas kvar pliajn cirklojn; do nun entute estas dek-ses cirkloj).
  11. Reliefigu ĉi tiun skizon el ĉi kiuj sep arkoj kaj unu linio:
  12. Kopiu la skizon por ĉiuj ses areoj de la cirklo (faru kvin kopiojn kaj turnu ĉiun 60°, 120°, 180°, 240°, kaj 300° ĉirkaŭ la centro de la unua cirklo).
  13. Koloru la skizon intermite laŭe.

Signifo

Ĉi tiu simbolo signifas nenion gravan. Ĝia formo similas al floro, ĝi estas ebene simetria kaj radie simetria, kaj ĝi aspektas bela.

reiras al la ĉefretpaĝo